aĉetebla ĉe Kadon Enterprises
Stelo estas kaprompilo, kies pecoj estas plurdiversformoj (pli precize pluriaponoj).
La pluriaponoj estas plurdiversformoj, kiujn oni obtenas kunmetante plurajn triangulojn el la 2 ruĝaj ĉisube (tiuj 2 trianguloj havas la saman areon).
La bluaj pluriaponoj estas duiaponoj ; la flavaj estas triiaponoj :
La 12 triiaponoj estas la pecoj de Stelo ; ili kovras areon je 36.
La celo de la ludo estas realizi donitajn siluetojn per tiuj 12 pecoj.
al Siluetoj
La kaprompilo Polyspidrons enhavas la pecojn de
Stelo ; se vi havas Polyspidrons, elprenu la 12 trispidronojn sen kapo (ili estas la 12 triiaponoj de Stelo).
vidu la paĝo Stelo de Polyspidrons
Krom tio, ĉiu silueto de Stelo havas areon je 36 ;
se oni duobligas ĝiajn dimensiojn, oni obtenas formon kun areo je 144 (36 x 2²), tio estas la areo de preskaŭ ĉiuj defioj de Polyspidrons : ĉiu silueto de Stelo povas iĝi defio de
Polyspidrons.
Ekz. : la silueto 002 de Stelo respondas al la defio 062 de Polyspidrons
kaj la silueto 003 de Stelo respondas al la defio 002 de Polyspidrons.
al Polyspidrons